Multizic

 

Esperantisto kaj multtalenta profesia muzikisto,

jen la nova Esperanta stelulo

KRIZTOFF.

Kriztoff loĝas en la suda centro de Francujo.
Li komencis muziki en la aĝo de 3 jaroj per harmoniko: li tuj kapablis muziki la melodiojn, kiujn li havis en la memoro. Li ankaŭ havis akordionon kun klavaro.
Je 5 jaroj, li akompanis la folkloran ensemblon, en kiu ludis liaj gepatroj, per fluto. Li asertas,
kun humuro, ke oni pli ĝuste diru, ke la grupo bonkore permesis ke li grincigu sian flaĝoleton dum la kunmuzikadoj! ... 

Kompleta biografio


"REZISTOS MI" estas lia unua interpretaĵo en Esperanto, kreita en Junio 2020.


     


Nun per sia bela 5-korda elektroakustika violono kreita de Yves-Antoine GACHET, violonmetiisto en Châteauroux (36), li ĝojigas ĉiujn,
ŝvebante de scenejo al scenejo kiel solisto.
Lia spektaklo, kiun li nomas sia "BALALALOOP" (balo per sonbuklilo), estas, laŭ
niaj deziroj, ĉu spektaklo, ĉu koncerto, ĉu tradicia balo kun akĉentoj de "Folko-Roko" okcitana-kelta-sudokcidenta-limoĝ-regiona.
Tie, dum vi dancas, KRIZTOFF muzikas per sia
violono, sia gitaro, sia sakŝalmo kaj samtempe registras per multaj pedaloj de sia elektronika sonbuklilo, unu post la alia kaj vive, la diversajn muzikajn partojn, kiuj iom post iom konsistigas kvazaŭ plenan orkestron.

 

 

           

*"Tarantella napoletana" estas tradicia peco el la itala repertuaro, sed ĉiuj pecoj de ĉi tiu disko estas komponaĵoj de KRIZTOFF.

 

Retadreso

multizic(ĉe)hotmail.com

Grandan dankon al Fransoazo pro ŝia helpo.