Antaŭa paĝo

KRIZTOFF

Kompleta biografio

Traduko (tradukistino : Fransoazo (Facebook retejo)

 

Esperantisto kaj multtalenta profesia muzikisto, jen la nova Esperanta stelulo Kriztoff.

Kriztoff loĝas en la suda centro de Francujo.
Li komencis muziki en la aĝo de 3 jaroj per harmoniko: li tuj kapablis muziki la melodiojn, kiujn li havis en la memoro. Li ankaŭ havis akordionon kun klavaro.
Je 5 jaroj, li akompanis la folkloran ensemblon, en kiu ludis liaj gepatroj, per fluto. Li asertas,
kun humuro, ke oni pli ĝuste diru, ke la grupo bonkore permesis ke li grincigu sian flaĝoleton dum la kunmuzikadoj! ... 
La fakto restas, ke post ĉi tiu sperto, oni
frue enskribigis lin en la klaso de klasika violono en la muziklernejo de la urbo Tulle (19) kaj li partoprenis en sia unua konkurado de popola violonado en la aĝo de 9 jaroj.

Multnombraj elpaŝoj sur plurajn scenejojn kiel solisto aŭ en diverstilaj bandoj (tradicia muziko el ĉiuj horizontoj, rokenrolo, bluso kaj aliaj stiloj)
ebligis al li eble plej esprimi sin. 

Nun per sia bela 5-korda elektroakustika violono kreita de Yves-Antoine GACHET, violonmetiisto en Châteauroux (36), li ĝojigas ĉiujn,
ŝvebante de scenejo al scenejo kiel solisto.
Lia spektaklo, kiun li nomas sia "BALALALOOP" (balo per sonbuklilo), estas, laŭ
niaj deziroj, ĉu spektaklo, ĉu koncerto, ĉu tradicia balo kun akĉentoj de "Folko-Roko" okcitana-kelta-sudokcidenta-limoĝ-regiona.
Tie, dum vi dancas, KRIZTOFF muzikas per sia
violono, sia gitaro, sia sakŝalmo kaj samtempe registras per multaj pedaloj de sia elektronika sonbuklilo, unu post la alia kaj vive, la diversajn muzikajn partojn, kiuj iom post iom konsistigas kvazaŭ plenan orkestron.

“Rezistos mi” estas lia unua interpretaĵo en Esperanto, kreita en Junio 2020.

“Kiam vi eklernis Esperanton, Kriztoff?
Mi aŭdis pri Esperanto la unuan fojon en bazlernejo, kaj la ideo paroli la internacian lingvon, simbolon de paco kaj kompreno inter la popoloj de la mondo, ĉiam akompanis min ĝis mi faris, en 2017 unuan staĝon de Esperanto en la kastelo de Greziljono.
Kaj kiel vi komencis lerni Esperanton?
Mi ĉeestis en 3 aŭ 4 staĝoj en la kulturcentro de la kastelo Greziljono, kie mi partoprenis ĉiujn eblajn agadojn kaj mi partoprenis iujn lecionojn kun vi Fransoazo, kun Bert, kun Ŝtonĉjo kaj Dennis Keefe.”
Kaj de tempo al tempo mi uzas la aplikaĵon Duolingo-n.”


Kriztoff, la diversstila violonisto, estas ankaŭ Archibald, la komponisto kaj kantisto kaj Christophe BORDAS la korusestro kaj reĝisoro.

Por eniri en lian personan artan universon, por malkovri liajn personajn komponaĵojn, vizitu lian retejon: http://kriztoff.multizic.com